Unu tago kun Saioa

Unu tago

Mi ellitiĝas ĉiun tagon je la oka matene kaj mi duŝas min per varma akvo. Mi ne matenmanĝas, mi manĝas ion poste en la universitato, hejme mi trinkas nur unun kafon ĉar mi ne havas tempon matene. Mi eliras rapide el la hejmo kaj iras al la universitato per trajno. Mi alvenas je la naŭa kaj komencas la klasojn. Mi lernas latinan lingvon. Post la unua klaso mi iras a la manĝejo kaj matenmanĝas. Poste, mi havas aliajn klasojn ĝis la dua tagmeze. Mi reiras hejmen por tagmanĝi. Tagmanĝinte mi iras a la biblioteko aŭ mi lernas hejme, legas librojn, vidas televidon aŭ mi renkontas amikojn. Vespere mi atendas mian patrinon kaj miajn gefratojn por la vespermanĝo. Mi enlitiĝas je la dekdua noktomeze kutime.

Kongresa runo

La proverbo de la semajno:

Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan

Laŭ via peto, jen ankaŭ la poemo kiun mi legis:

Kongresa runo

De Kalman Kalocsay

 

Vokas voĉ’ de Väinemöinen,

vibras vok’ en vaga vento

kaj ĝin muĝas malproksimaj

montoj, maroj murmurantaj.

La potenca praa patro

de la kantoj karesantaj,

la bravulo kun la brila

balaanta blanka barbo

kaj ĉe l’ koro kun kantelo

kies kordoj sorĉe sonas,

ravon semas vekiĝinta.

Vigle, veke, varbe vokas,

logas li al land’ de l’ lagoj

festi kun la filoj frate.

Continue reading

19a leciono

unua kurso
tagon deknaŭ

jaŭdo, 12 aprilo 2012

Una jornada amb el Rafel.
Unu tago kun Rafaelo.

Vidu skanaĵon de la teksto  Unu tago kun Rafaelo

El Rafel cada dia es lleva a les set del matí. Es dutxa amb aigua freda, es prepara l’esmorzar i mentre esmorza, sempre escolta la ràdio.

Rafaelo ĉiun(1) tagon(1) ellitiĝas je la sepa matene. Li duŝas sin(2) per(3) malvarma akvo, li preparas sian(2) matenmanĝon kaj dum matenmanĝas / matenmanĝante, ĉiam aŭskultas radion.

Després renta els plats i a les vuit va cap a la feina. El Rafel és professor de gimnàstica i treballa en un gimnàs. Al migdia dina en un bar a prop de la feina i havent dinat torna a treballar fins a les nou.

Poste li lavas la telerojn kaj je la oka li iras al laboro / labori. Rafaelo estas instruisto pri gimnastiko(4) kaj laboras en gimnastikejo(4). Tagmeze li tagmanĝas en drinkejo apud / proksime al sia laborejo kaj tagmanĝinte reiras labori ĝis la naŭa.

Quan plega, es troba amb els amics per sopar. Els caps de setmana, després de sopar, va al cinema o a ballar. A mitjanit torna a casa a peu i va a dormir molt cansat.

Fininte laboron, li renkontas siajn amikojn por(5) vespermanĝi. Semajnfine, post vespermanĝinte, iras kinejon(4) aŭ danci. Noktomeze reiras piede hejmen(6) kaj enlitiĝas tre laca.

ĉiutagaĵoj – coses de cada dia
ĉiutaga – quotidià

1 – Acusatius de temps.

2 – Pronom reflexiu: si. Només per a la 3ª persona, en singular i en plural. (I per a l’indefinit “oni”).

3 – “per (mitjançant) akvo”. Ne “kun (amb) alia homo”, ekzemple.

4 – Retroderivació:
gimnastik’o > gimnastik’ist’o > gimnastik’ej’o
gimnast’ik’o gimnast’ej’o

5 – Oni povas uzi neniun preposicion (krom “por”) kaj neniun konjunkcion antaŭ infinitivo.

6 – Acusatius per verbs de moviment: iri, veni, …
(en la dekvara klaso)
Akuzativoj:
En esperanto hi ha tres tipus d’acusatius. L’acusatiu d’objecte (que equivaldria a l’objecte directe en català – QUÈ?), l’acusatiu de temps (complement circumstancial de temps – QUAN?) i l’acusatiu de direcció (complement circumstancial de lloc que indica direcció i que no va precedit de preposició – ON? CAP A ON?). Els tres acusatius es formen de la mateixa manera: afegint “-n”

Mi legas ĵurnalon ĉiun mardon vespere
• Ĵurnalon [acusatiu d’objecte]
• Ĉiun mardon [acusatiu de temps]
Mi iras hejmen ĉiun semajnfinon
• Hejmen [acusatiu de direcció]
• Ĉiun semajnfinon [acusatiu de temps]
Kion mi legas? La ĵurnalon / Kiam mi legas? Ĉiun mardon vespere

Les dues respostes (ĵurnalon i ĉiun mardon) estan en acusatiu. No obstant, com que són diferents tipus d’acusatiu, els pronoms interrogatius són diferents (kion -què- i kiam -quan-)

Mi legas libron ĉiun mardon vespere / Ĉiu mardo estas labortago

En la primera frase, ĉiun mardon va en acusatiu ja que Mi és el subjecte de l’oració i ĉiun mardon, l’objecte. En canvi, en la segona frase Ĉiu mardo és el subjecte de l’oració i, per tant, no pot anar en acusatiu.

Hodiaŭ estas la dek sesa de Februaro. La venonta ĵaŭdo estas la dudek tria de Februaro. [proper, següent, vinent]
Ĉu vi havas liberan tempon merkrede vespere?
Ĉu vi estas libera vendrede posttagmeze?
Kion vi faras la venontan mardon?
Kiam vi estas libera la venontan semajnon? Je kioma horo?
Mi ne sĉias ĉar mi ne havas mian agendon ĉi tie
Mi havas rendevuon la venontan merkredon [cita, romàntica o no]
Mi ellitiĝas antaŭ / je / post la oka.
Bonan semajnofinon al ĉiuj!

Ankaŭ legu klasnotojn kontribuitaj de Nuria. Atentu la vortoliston kaj la refleksivon!: notoj de Nuria

Mia prezento (Xaviero)

Kara Béatrice
Mi estas Xaviero. Mi havas tridek tri jarojn kaj loĝas en Barcelono. Mi estas lernanto de Esperanto ekde Septembro. Mi laboras en instituto por paco. Mi ŝatas treege kuri kaj lerni lingvojn. Mi iris al renkontiĝo de la Printempa Semajno Internacia en Bonn kaj mi kredas ke nun mi estas iomete pli ol komencanto de Esperanto. Mi ankaŭ ŝatas mian biciklon kaj mian gitaron. Mi esperas ke ni povos renkontiĝi. Ĉu vi faros la ekzamenon de Tuluzo en Junio?

Mia prezento (Karen)

Saluton! Mi nomiĝas Karen. Mi estas germanino, de Kolono, sed nun mi loĝas en Barcelono. Mi laboras en la universitato de Lerido, kie mi estas
profesorino kaj instruistino de mezepoka historio. Mi ne havas infanojn, sed mi havas du fratinajn nevinojn kiuj loĝas en Romo. Mi ŝatas vojaĝi, legi kaj skribi, kaj ankaŭ naĝi kaj rajdi motorciklon, kaj iri al kinejo. Mi lernas Esperanton ĉar mi amas ĝian ideologion kaj ĝian sonon.

Mi havas demandon por Béatrice: Al kiuj landoj vi vojaĝis? Ĉu vi ankaŭ parolas aliajn lingvojn?

Prezento de Belo

MI PREZENTAS MIN (IsaBEL)

Mia nomo estas ISABEL, sed miaj esperantaj amikoj nomas min: BELO.
Mi naskiĝis kaj loĝas en BARCELONO, do, mi estas katalunino.
Mi aĝas kvin-dek kvar jarojn (nur ĝis la unua de aprilo -mia naskiĝotago-).
Nun, mi estas senlabora sed antaŭe mi laboris en banko; mi estis administranto tri-dek du jarojn.
Mi havas aŭton sed, kutime, mi veturas per subfervojo (en la urbo).
Mi komencis lerni esperanton la lastan novembron ĉar mi amas ĉiujn homojn kaj mi estas tre babilema.
Mi ŝatas spektaklojn, tial kelkfoje mi ludas teatraĵojn.
Mi ankaŭ ŝatas popolajn dancojn sed mi ĉiam preferos: KINON

Mia demando estas por CÉLINE:

Saluton, kara estonta amikino.
ĈU VI KONKURSIS IAM PRI “cosplay”?

la 9an de junio en Tuluzo : trapasu la novajn esperanto-ekzamenojn!

sabate 9an de junio 2012 en Tuluzo, en la komumuma salono Barcelono, vihavos la eblon trapasi skriban ekzamenon pri Esperanto, en unu el la tri ekzistantaj niveloj.

Tiu ekzamensesio estos kunorganizita de UEA kaj la hungara instituto ITK samtempe en pluraj urboj en la mondo (ghis nun : Francio, Rusio, Germanio, Svisio, Italio, Finnlando, Danio, Svedio, Japanio kaj Meksiko).

Legu plu ĉi tie.

Prezento de Karlo

Saluton al ĉiuj! Mi estas Karlo. Mi estas el Barcelono kaj ankaŭ loĝas ĉi tie. Mi aĝas sesdek unu jarojn kaj estas emerito. La tuta tempo por ludi!!!!!!
Mi kredas je la proverbo “Koniĝu vin mem” kaj kion mi plej amas tio estas flui tra ekspansiantaj statoj de konscio per “interaktiva medito”, sola kaj eĉ pli kun iu amiko; kaj poste, skribi pri ĉi tiuj spertoj. Ĝi sonas scienco-fikcia, ĉu ne? Ha, ha, ha!
Esperanto interesas multe min kaj, mi ankoraŭ ne scias eĉ kial, sed mia freneza revo estas traduki al Esperanto iujn tekstojn, kiujn mi tre amas. Ĉiuj diras ke ĉi tio estas tre, tre malfacila.
Nune, por komenci, sciante neniom, mi ludas entuziasme por pligrandigi malgrandan vortaron Esperanton-Katalunan, tradukante al la kataluna du aliajn malgrandajn vortarojn Esperantajn-Hispanajn, kaj aldonante ilin al la unua. Sed poste… mi bezonos Katalunan-Esperantan vortaron! Tio finos neniam!!!!!! Ha, ha, ha!
Do, bonan sorton por ĉiuj!
Nun mia demando estas por Giorgio: Ĉu vi ŝatus paroli al mi iomete pri via “mi estis scivolema pri kiel ĝi funkcias”?… aŭ alie, pri tio ajn kion vi preferas.
Amike.
Karlo

18a leciono (16 marto) [La klaso de ‘sexperanto’ (por Anna)]

mastrumadi la blogon…

hejmpaĝo = la unua paĝo

konekti

sendrata (sen+drato)

–         unu speco de sendrata konekto estas vifio (la plej konata speco estas vifio)

–         alia speco estas la poŝtelefona reto

Mirinde!  = Caray!

interreto povas esti  retpoŝtoretpaĝo

retpaĝo: TTT (tut-tera tekstaro) = www

TTT-paĝo: la blogo estas TTT-paĝo

ŝarĝiĝi = carregar-se

–         la konekto estas tre malforta kaj la paĝo ŝarĝiĝas malrapide…

muso

–         mi usas la muson por iri al la ligiloj

montrilo

ekrano

–         la montrilo moviĝas sur la ekrano.

–         per la muso mi movas la montrilon.

ligiloj = enllaços

–         ciu ligilo estas vojo por iri al aliaj paĝoj.

rulumi

klaki

pligrandiĝi (fariĝi pli granda)

–         mi klakas sur la foto kaj la foto pligrandiĝas

–         klaku la butonon

reiri

–         mi reiras al la hejmpaĝo

afiŝi

–         al la blogo gastoj ne povas afiŝi artikolon sed povas afiŝi komenton.

teksto-kampo

kursoro ≠ montrilo

tajpi ≠ manskribi

klavaro

–         ni povas tajpi per la klavaro.

deflankiĝi

Ne deflankiĝu de la temo!

retpoŝtadreso (karen.stober@…) ≠ retadreso (TTT-adreso)

uzantokonto:

–         uzantonomo

–         pasvorto

en la panelo estas titoloj kaj subtitoloj

klaku sur la ligilo “entra”

aperas la redaktilo

ensaluti = log-in

aprobi / malaprobi

Rubeno mastrumas la blogon; li aprobas la komenton.

ni ne havas rajton publikigi; ni nur redaktas malneton kaj sendas tekston por revizio.

Rubeno povas legi  ĝin / korekti ĝin / publikigi ĝin

dosiero

alŝuti

–          ni ne rajtas alŝuti dosieron

eltondi / kopii

alglui

bildo

–         ni povas uzi bildon

ekde nun = de nun

mia prezento (Marta)

Saluton al novaj geamikoj de la Francio.

Mi nomiĝas Marta. Mi estas sesdek-sep jara. Mi naskiĝis kaj loĝas en Barcelono. Ĝi estas bela urbo, inter la maro (kun strando kaj ĉefa haveno) kaj la monto, sed bedaŭrinde havas multajn veturilojn kaj motorciklojn. Estas normale veturi per subtrajno aŭ buso, ankaŭ paŝi, eĉ bicikloj.

Mi daŭras labori sed mi estas memlabora. Mi estas grafologisto kaj morfopsikologisto (morphopsychologie), mi amas mian profesion, ambaŭ sciencoj aŭ metodoj estas tre interesaj.

Mi lernas esperanton pro ĝia filozofio kaj por komuniki kun eksterlandanoj sed min interesas la kulturo, musiko kaj speciale la folkloro kaj dansoj de la tuta mondo. Mi amas danci okcitatajn kaj aliajn de Francio, kaj de la balkanaj landoj: de Grekio, Bulgario, Rumanio, Israelo…, mi ŝatas ĉiajn.

Mi demandas al Cathy.

Mi konsentas pri via ideoj. Ĉu vi vizitis Barcelonon aŭ alian urbon aŭ vilaĝon de Katalunio?

Amike