Memprezento de Núria

Saluton al ĉiuj!

Mi nomiĝas Núria en la kataluna lingvo sed oni skribas ĝin Nuria en esperanto. Mi aĝas dudek naŭ jarojn kaj loĝas en Sant Antoni, kvartalo de Barcelono.

Mi estas bibliotekisto. Nun mi laboras pri maljunaj libroj en grava biblioteko de advokatoj en Barcelono. Mi ankaŭ laboras memvole ĉiun sabaton pri infanoj en asocio de mia kvartalo kiu nomiĝas Esplai Totikap. Mi komencis tie kiam mi havis deksep jarojn.

Mi studas la italan lingvon ĉar mi volas loĝi unu jaron en Florenco. Mi amas legi librojn kaj manĝi ĉokoladajn biskvitojn. Mi veturas per biciklo en la urbo kutime. Mi havas  grandan hundon kiu nomiĝas Angelito (Anĝeletoj en esperanto).

Mi lernas esperanton ĉar mi amas ĝian filozofion kaj mi pensas ke ĝi estas bona ideo por interfratigi la homaron. Mi ankaŭ pensas ke esperanto sonas komike.

Ĝis revido

Mi havas demandon por Cathy: Kiujn landojn vi vizitis? Kiujn landojn vi plej amas?

 

 

4 thoughts on “Memprezento de Núria

  1. Rubén Fernández Asensio

    Tre bona memprezento, Nuria.
    Atentu kelkajn problemetojn:
    – Trouzo de “unu” kiam ne temas pri nombrado (unu kvartalo, unu asocio…)
    – Ne “labori kun” sed “labori pri”
    – Akuzativojn (lernas esperanton, laboras ĉiun sabaton)

    Reply
  2. núria Post author

    Bonan tagon karaj Françoise kaj Béatrice,
    pardonu al mi por ĉi tia longa silento. Mi havis tre laboro.

    Kion mi faras kun la infanoj de tiu asocio? Mia asocio renkontas infanojn de sesa ĝis dek sepa jaroj ĉiun sabaton per fari ludoj, aktivecoj, ekskursoj kaj tiel plu. Ĉiaj edukistoj estas volontuloj. Vi scias Les Francas el Franco? Mia asocio faras similan laboron.

    kiun lingvo estas pli facila: Esperanto aŭ la itala? Mi scias la katalunan kaj hispanan lingvon; mi ankaŭ scias la latinan lingvon oimete. Do, lerni la italan lingvon estas facile. Tamen, mi pensas ke Esperanto estas pli facila lingvo ol itala lingvo ĉar estas pli regula kaj senescepta.

    Bonan semajnofinon. Ĝis!

    Reply

Respon a núria Cancel·la les respostes

L'adreça electrònica no es publicarà Els camps necessaris estan marcats amb *