Saluton! Mi estas kontenta legi viajn prezentojn! Mi nomiĝas Saioa. Mi estas dudek-sek-jara kaj loĝas en Barcelono kun mia patrino, miaj gefratoj kaj nia katino. Mi studis Historion kaj nun mi ne havas laboron sed studas Klasikan Filologion en la Universitato de Barcelono. Mi amas la grekan lingvon kaj Grekion. Mi ŝatas lerni lingvojn kaj mi volas lerni Esperanton ĉar mi pensas ke ĝi estas tre bona ilo por la socia emancipo kaj la liberigo de la homo.
Mi havas demandon por Vincent: Kial vi eklernis Esperanton kaj kial nun reprenas la klason de Esperanto post tiom da jaroj?
Tre informa prezento! Memoru ĉi tiujn detaletojn:
– En esperanto, posedajektivoj ne bezonas artikolon (mia, nia, via…)
– Akuzativoj (amas la grekan lingvon)
Saluton! De kiu origino estas via nomo?
Céline
Kara Saioa ! Mi eklernis esperanton pro la sama kialo kiel vi. Ĉar ĝi estas bona ilo por la liberigo de la homo, kaj mi ŝatas lerni lingvojn. Mi parolas la germanan, anglan, kaj italan lingvojn.
Mi reprenas nun la esperantan studon, ĉar pro mia laboro kaj pro mia familio mi ne plu uzis ĝin jam de 15 jaroj. Mi ne forgesis la gramatikon, sed mi ne plu scias ĉu mi povus ankoraŭ paroli ĝin.
Vincent
Saluton!
Kiel vi fartas? Mia nomo estas vaska, ĝi estas la nomo de monto. Mia patrina familio estas vaska: mia geonkloj kaj gekuzoj loĝas en San Sebastián, kiu estas tre bela urbo.
Ĉu estas facile rememori kiel paroli Esperanton kiam jam scias la gramatikon? Mi pensas ke la plej malfacila tasko lernante lingvon estas la gramatiko.
Ĝis!