Tag Archives: Béatrice Xaviero

Mia prezento (Xaviero)

Kara Béatrice
Mi estas Xaviero. Mi havas tridek tri jarojn kaj loĝas en Barcelono. Mi estas lernanto de Esperanto ekde Septembro. Mi laboras en instituto por paco. Mi ŝatas treege kuri kaj lerni lingvojn. Mi iris al renkontiĝo de la Printempa Semajno Internacia en Bonn kaj mi kredas ke nun mi estas iomete pli ol komencanto de Esperanto. Mi ankaŭ ŝatas mian biciklon kaj mian gitaron. Mi esperas ke ni povos renkontiĝi. Ĉu vi faros la ekzamenon de Tuluzo en Junio?