Category Archives: Uncategorized

Kongresa runo

La proverbo de la semajno:

Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan

Laŭ via peto, jen ankaŭ la poemo kiun mi legis:

Kongresa runo

De Kalman Kalocsay

 

Vokas voĉ’ de Väinemöinen,

vibras vok’ en vaga vento

kaj ĝin muĝas malproksimaj

montoj, maroj murmurantaj.

La potenca praa patro

de la kantoj karesantaj,

la bravulo kun la brila

balaanta blanka barbo

kaj ĉe l’ koro kun kantelo

kies kordoj sorĉe sonas,

ravon semas vekiĝinta.

Vigle, veke, varbe vokas,

logas li al land’ de l’ lagoj

festi kun la filoj frate.

Continue reading

Klaso 1a de decembro (8a leciono)

Jen la notoj de nia lasta klaso:

Veni estas verbo

Tablo estas substantivo

krokodil’i < krokodil’o
vetur’i > vetur’il’o
telefon’i < telefon’o

Kiu vorto derivas de kiu vorto?

La viŝilo / la citrono agacas la dentojn

Mi soifas.
Mi bezonas akvon.
Serĉu; en la bretaro estas akvo.
Bonvolu, prenu la skatolon.
Ĝi havas vinon, koca-kolaon, muskatvinon, glasojn
Ni havas multajn trinkaĵojn.
Mi volas trinki.

Ĉu vi amas vinon? Ĉu vi preferas (pli amas) vinon aŭ kolaon?

Mi ŝatas vinon (esperanto evolucionat) vs. Mi amas vinon. “Ŝati honoron pli ol monon, ŝati sian vivon pli ol honoron”; “malŝati la konsilon de instruisto”. Comparar amb apreci/aprezi, disdegni.

Mi plej amas vinon
Mi malplej amas kafon

Kiujn trinkaĵojn (vi) amas?
Mi amas [kafon [kun lakto] kaj bieron] vs. Mi amas [kafon [kun lakto kaj biero]]

Trinkaĵoj:
Akvo, vino, muskatvino, ĉampano, koka-kolao, biero, rumo, kafo, teo, oranĝosuko, pomsuko, ananasosuko, absinto, lakto, vermuto, limonado, pomvino, ciperlakto, brandoj, vinbrando, grenbrando, tritikbrando, maizbrando, hordeobrando / viskio, juniperbrando

Mi trinkas vinon

Li drinkas

Kies trinkaĵoj estas tiuj?

Mi rajtas donaci ilin (la trinkaĵojn)

Kion ni faru?

Ĉu ni trinku / lotumu / rezervu ilin por Kristnasko?

PROVERBO: Bona vino al la fino