Saluton, samideanoj el Tuluzo kaj Albio!
Mi nomiĝas Rubeno kaj instruas la elementan klason en la Barcelona sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio. Mi kaj miaj lernantoj bonvenigas vin!
Mi aĝas tridek sep jarojn kaj laboras plentempe por la kataluna registaro. Mi estas konsilanto por instruistoj en publikaj lernejoj, ĉefe pri instruado de enmigrintaj infanoj. Ankaŭ, mi liveras prilingvajn kursojn por instruistoj. Mi amas mian laboron, kvankam malfacila, sed ofte sentas min kulpa ĉar pro ĝi mi ne dediĉas pli da tempo al mia Esperanto-kurso.
Mi havas demandon por Kristof: kia vi opinias la rolon de gramatiko en Esperanto-kursoj: ĉu pli aŭ malpli grava ol gramatiko en instruado de naciaj lingvoj?