Saluton al novaj geamikoj de la Francio.
Mi nomiĝas Marta. Mi estas sesdek-sep jara. Mi naskiĝis kaj loĝas en Barcelono. Ĝi estas bela urbo, inter la maro (kun strando kaj ĉefa haveno) kaj la monto, sed bedaŭrinde havas multajn veturilojn kaj motorciklojn. Estas normale veturi per subtrajno aŭ buso, ankaŭ paŝi, eĉ bicikloj.
Mi daŭras labori sed mi estas memlabora. Mi estas grafologisto kaj morfopsikologisto (morphopsychologie), mi amas mian profesion, ambaŭ sciencoj aŭ metodoj estas tre interesaj.
Mi lernas esperanton pro ĝia filozofio kaj por komuniki kun eksterlandanoj sed min interesas la kulturo, musiko kaj speciale la folkloro kaj dansoj de la tuta mondo. Mi amas danci okcitatajn kaj aliajn de Francio, kaj de la balkanaj landoj: de Grekio, Bulgario, Rumanio, Israelo…, mi ŝatas ĉiajn.
Mi demandas al Cathy.
Mi konsentas pri via ideoj. Ĉu vi vizitis Barcelonon aŭ alian urbon aŭ vilaĝon de Katalunio?
Amike