Category Archives: gastoj

la 9an de junio en Tuluzo : trapasu la novajn esperanto-ekzamenojn!

sabate 9an de junio 2012 en Tuluzo, en la komumuma salono Barcelono, vihavos la eblon trapasi skriban ekzamenon pri Esperanto, en unu el la tri ekzistantaj niveloj.

Tiu ekzamensesio estos kunorganizita de UEA kaj la hungara instituto ITK samtempe en pluraj urboj en la mondo (ghis nun : Francio, Rusio, Germanio, Svisio, Italio, Finnlando, Danio, Svedio, Japanio kaj Meksiko).

Legu plu ĉi tie.

Esperanto-lernantoj en Francio prezentas sin

Saluton! Mi nomiĝas Kristof kaj mi estas tridek-du-jara. Mi instruas Esperanton al du grupoj: unua en Tuluzo kaj alia en Albio.

Ili komencis lerni en novembro kaj deziras konatiĝi kun aliaj lernantoj. Mi petis al ili, ke ili prezentu sin en mallongaj tekstoj. Jen la rezulto de ilia laboro!

Se ankaŭ vi deziras konatiĝi kun ni, ne hezitu fari same! Ni legos vin kun plezuro 🙂

Continue reading