Author Archives: Rubén Fernández Asensio

Hejmtaskoj por la 22a de Decembro

Saluton al ĉiuj!

Kiel vi scias, vi devas afiŝi al la blogo la protokolojn de ĉiuj niaj antaŭaj klasoj. Jen la listo de komisiitoj kaj lecionoj:

  1. Cezaro: naŭa leciono (15a de decembro)
  2. Karen: sepa leciono (24a de novembro)
  3. Ĵaŭme: sesa leciono (17a de novembro) kaj unua (13a de oktobro)
  4. Maŭro: kvina leciono (10a de novembro)
  5. Núria: kvara leciono (3a de novembro)
  6. Aidan: tria leciono (27a de oktobro)
  7. Karlo: dua leciono (20a de oktobro)

Ne nur eltranĉu kaj algluu, sed ankaŭ provu uzi ĉiujn eblecojn de la redaktilo, laŭ la modelo de la oka leciono: kursivo, grasaj literoj, substrekoj

Bonan laboron!

Klaso de la 15a de decembro (9a leciono)

9a leciono, 15/12/2011

– Kiu volas fari la protokolon de la klaso? -Quí vol fer el resum / les actes de la classe?

Mezurunuoj de tempo

  • 60 minutojn = 1 horo
  • 24 horoj = 1 tago
  • 28-31 tagoj = 1 monato
  • 12 monatoj = 1 jaro

-Kiom da minutoj havas unu horo?

-Havas sesdek minutojn.

Monatoj de la jaro

Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro (la unua en majusklo)

Adjektivoj

“Marto” komenciĝas per la litero ‘m’ kaj finiĝas per la ‘o’.

– La jaro per kiu monato komenciĝas / finiĝas?

– Per Januaro / Decembro

– Januaro / Decembro  estas la unua / lasta monato.   (-a: adjektivo)

Unua estas adjektivo, unuo estas substantivo kai unu estas numeraloAdjektivoj finiĝas per la litero a.

Kioma monato estas Januaro / Februaro / Marto / Aprilo … Decembro? -“Quin mes es el gener?”

– La unua / dua / tria / kvara … lasta.

– Kiom da monatoj havas la jaro? -” Quants mesos te l’any?”

– La jaro havas dekdu monatojn.

Aĝo kaj ordo

– Kiom da jaroj vi havas?

– Mi havas (aĝas) tridek jarojn.

– Kioma estas via naskiĝotago?

– Mia naskiĝotago estas la deknaŭa de Januaro.

– Kies naskiĝotago estas la unua / dua / tria ?

– La de Ŝaviero

– Kies naskiĝotago sekvas / Kiu sekvas?

– Kiu estas la plej juna el la klaso?

Datoj

La 25 de Decembro: Kristnasko

Feliĉan Kristnaskon!

La unua de Januaro: Nova Jaro

– Feliĉan Novan Jaron!

Naskiĝotago:

– Kion oni kantas en naskiĝotago?

♪ ♫ Bondezirojn al vi, bondezirojn al vi, en la dato naskiĝa bondezirojn al vi. ♬ ♫

Klaso 1a de decembro (8a leciono)

Jen la notoj de nia lasta klaso:

Veni estas verbo

Tablo estas substantivo

krokodil’i < krokodil’o
vetur’i > vetur’il’o
telefon’i < telefon’o

Kiu vorto derivas de kiu vorto?

La viŝilo / la citrono agacas la dentojn

Mi soifas.
Mi bezonas akvon.
Serĉu; en la bretaro estas akvo.
Bonvolu, prenu la skatolon.
Ĝi havas vinon, koca-kolaon, muskatvinon, glasojn
Ni havas multajn trinkaĵojn.
Mi volas trinki.

Ĉu vi amas vinon? Ĉu vi preferas (pli amas) vinon aŭ kolaon?

Mi ŝatas vinon (esperanto evolucionat) vs. Mi amas vinon. “Ŝati honoron pli ol monon, ŝati sian vivon pli ol honoron”; “malŝati la konsilon de instruisto”. Comparar amb apreci/aprezi, disdegni.

Mi plej amas vinon
Mi malplej amas kafon

Kiujn trinkaĵojn (vi) amas?
Mi amas [kafon [kun lakto] kaj bieron] vs. Mi amas [kafon [kun lakto kaj biero]]

Trinkaĵoj:
Akvo, vino, muskatvino, ĉampano, koka-kolao, biero, rumo, kafo, teo, oranĝosuko, pomsuko, ananasosuko, absinto, lakto, vermuto, limonado, pomvino, ciperlakto, brandoj, vinbrando, grenbrando, tritikbrando, maizbrando, hordeobrando / viskio, juniperbrando

Mi trinkas vinon

Li drinkas

Kies trinkaĵoj estas tiuj?

Mi rajtas donaci ilin (la trinkaĵojn)

Kion ni faru?

Ĉu ni trinku / lotumu / rezervu ilin por Kristnasko?

PROVERBO: Bona vino al la fino

Klaso de la 24a de novembro (7a)

Kiu en la klaso loĝas plej for / plej proksime?

La buso veturas duonhoron (30 minutojn)

-Kiel vi fartas?

-Mi fartas bone.

Bonŝance! (≠ domaĝe)

Mi ne POVAS INSTRUI en la alia ĉambro ĈAR mi ne havas porteblan skribtabulon

-Mi ne povas veturi per biciklo.

Kial vi ne povas?

Ĉar mi ne havas.

Mi scipovas veturi per biciklo. Mi ne scipovas veturigi /konduki aŭton

Kiun veturilon vi uzas por veni al la klaso? / Per kiu veturilo vi venas?

Mi ne havas aŭton sed mi ne bezonas ĝin por veni ĉar mi uzas la subfervojon.

Por kiuj veturiloj vi bezonas veturig-licencon?

Mi povas veturigi aŭton sen licenco sed mi ne rajtas

Peti favorojn

-Ĉu mi rajtas uzi tiun / vian vortaron? –Certe / Sendube!

-Ĉu mi uzu tiun vortaron? -Mi bedaŭras sed mi bezonas ĝin.

-Ĉu mi prunteprenu vian vortaron? -Certe / Sendube!

-Ĉu vi povas pruntedoni vian vortaron? -Certe / Sendube!

-Ĉu vi bezonas tiun vortaron? – Tute ne!

-Ĉu vi havas ekstran vortaron? -Certe / Sendube / Jen!

Proverbo

PER VORTO ĜENTILA, ĈIO ESTAS FACILA

Sesa leciono (17a de Novembro)

(en construcció…)

NOMBROJ ≠ NUMEROJ (nombro havas numerojn | vorto havas literojn)

UNU, DU, TRI… DEK: UNUOJ

DUDEK (20), TRIDEK (30), KVARDEK (40), KVINDEK (50), SESDEK (60), SEPDEK (70), OKDEK (80), NAŬDEK (90), CENT (100): DEKOJ

KVARDEK KVAR (44)

CENT NAŬ (109), DUCENT NAŬ (209)

Ĉu oni skribas tion KUNE aŭ DISE?

-Kiom estas 24 PLUS 17?

-(Ĝi) estas 41

-Kiom estas 58 MINUS 42?

-(Ĝi) estas 16

1 horo = 60 MINUTOJ

Li laboras HEJME ( = en hejmo)

Li VENAS AL la klaso DE sia hejmo

TAKSIO / AŬTOBUSO / BICIKLO (= DUCIKLO) / MOTORCIKLO / FERVOJO (= TRAJNO) / TRAMVOJO (= TRAMO) / SUBTERA FERVOJO (= SUBFERVOJO / SUBTRAJNO / METROO): VETURILOJ

Mi venas PER (veturilo)

Li (ne) venas PER AŬTOMOBILO (= AŬTO)

Mi venas al la klaso per subfervojo.

Li (ne) venas PIEDE

Mi IRAS HEJMEN per aŭtobuso. MI VETURAS UNU HORON.

-KIEL LONGE VI VETURAS AL LA KLASO?

-Mi veturas PLI-MALPLI 50 MINUTOJN

Vi veturas 10 MINUTOJN PLI (LONGE) OL mi / Vi veturas PLI LONGE OL mi.

-Kiu en la klaso veturas PLEJ LONGE?

-Ŝi veturas unu horon hejmen per subtera fervojo.

-Per kio (vi) veturas /iras al la klaso?

-(Mi veturas) per taksio.

Vortkonsisto kaj vortfarado

Kiom da vortoj estas en “biciklo” / “duciklo”? Unu

Kiom da RADIKOJ estas en “biciklo”? Unu

Kiom da radikoj estas en “duciklo”? Du (“du” kaj “cikl-“)

Kiom da vortoj estas en “subtera fervojo”? Du

Kiom da radikoj estas en “subtera fervojo”? Kvar (sub, ter-, fer- kaj voj-)

Mi VIŜAS la tabulon per la viŝILO

Mi ŜLOSAS la pordon per la ŝlosILO

Mi FERMAS la pordon per la FERMILO

Mi LUDAS DVD-ojn per la DVD-ludILO

MI TONDAS paperojn per la tondILO

Mi PRESAS paperojn per presILO

Mi TELEFAKSAS paperojn per telefaksILO

Aŭtoj, fervojoj, motorcikloj… estas VETURILOJ

Krajonoj, globkrajonoj, feltkrajonoj… estas SKRIBILOJ

La presilo ESTAS / UTILAS POR PRESI paperojn

La tondilo ESTAS / UTILAS POR TONDI paperojn

POR KIO ESTAS / UTILAS TELEFAKSILOJ?

Proverbo: RIĈULO VETURAS, MALRIĈULO KURAS

Klaso de la 3a de Novembro (4a leciono)

Karaj amikoj,
jen la notoj de nia 4a klaso:

En la ĉambro estas…

  • presilo
  • komputilo
  • skatoloj
  • bretaro (bretoj)
  • ŝranko
  • skribtablo
  • skribtabulo
  • telefono

Kio estas ŝranko?
(Ĉi) tio estas ŝranko!
Montru kio estas ŝranko!

Kio estas sur la tablo?

Sur  la tablo estas…

  • vortaro
  • tondilo
  • ladskatoloj
  • viŝilo
  • kajeroj
  • dosierujo
  • boteloj

Sur la planko estas…

  • Valizeto

Donu tiun vortaron al mi, mi petas
Jen
Dankon
Ne dankinde

Kies vortaro estas ĝi / ĉi tiu / tiu?
— Estas mia (vortaro)
— Tiu vortaro estas mia / via / lia /ŝia / de Xaviero / de la instruisto

Kies linguo estas Latino?
— (Ĝi estas) nenies (linguo)

Kies linguo estas Esperanto?
— (Ĝi estas) ĉies (linguo)

Ŝi prezentas minŜin prezentas mi

Silentu, atentu!

PROVERBO: Afero ĉies, peno nenies