Author Archives: josepestruch

Fabelo

La koloro de la larmoj

Josep Estruch Traité

Kiam li alvenis hejme kaj vidis la parkitan aŭton antaŭ la domo tuj divenis kion okazis. De longe li tion atendis. Pro tio, sensurprize, li malfermis la pordon kaj eniris hejmen preskaŭ malrapide por gajni tempon. Li rapide rigardis al la breto kaj vidis ĉion en ordo. Tio trankviligis la kaŝitan dubon kiu li havis. Li iris ĝis la manĝejo kaj trovis ŝin preparanta la valizojn. «Mi foriras», ŝi diris. «Ĉio jam finiĝis.» Ŝia voĉo estis seka, dura, oni povus trovi en ĝi postkoleran tonon sub klopodo por ĝin kontroli. Li ne respondis. De antaŭ kelkaj tagoj oni jam ĉion diris kaj tiu momento alvenis ankoraŭ tro malrapide. Li rigardis ŝin, senpasie, kaj ŝi legis en liaj okuloj ĉiujn konversaciojn, ĉiujn riproĉojn kaj ĉiujn miskomprenojn amasigitajn dum tiom da jaroj. Tio doloris al ŝi kaj konvinkis ŝin pri tio kion ŝi decidis. Continue reading

La poŝtkarto de Josep post la korektado de la profesoro

Karaj litovaj amikoj studantaj Esperanton,

Estas du aferoj kiujn ni kunhavas kaj kiuj proksimigas nin: la espero ke, sen bezono forlasi niajn proprajn lingvojn, ekzistu alia lingvo kiu estu ponto inter ĉiuj kulturoj en la mondo, tio estas, Esperanto; kaj la espero ke la projekto de unuigita Europo liberigu nin de la premanta imperiismo de niaj najbaraj ŝtatoj.

Ni, la katalunoj, nun ekkomencis la vojon al la sendependeco, kiun vi jam atingis antaŭ pli ol dudek jaroj. Eble baldaŭ ni kune konstruos ĉi tiun Europon pli demokratian kaj liberan kiun ni deziras.

Mi scias ke en ĉi tiu unua kontakto kiun ni havis, ni ne havos multon komunan. Sed malgraŭ tio, ne forgesu skribi al mi pri ajna afero por konversacii kaj praktiki Esperanton.

Mi sendas al vi foton de la plaĝo de mia urbo.

Estu feliĉaj

Karaj litovaj amikoj