Unu tago kun Núria

Jen mia notoj de nia 20a leciono (klaso de la 19a Aprilo):

Núria ĉiutage ellitiĝas je la sepa kaj kvardek. Ŝi preparas sian matenmanĝon (oranĝosukon, fruktojn, cerealojn kaj jahurton)  kaj dum matenmanĝas ĉiam legas ĵurnalon en la komputilo aŭ rigardas “Drakpilko”-n. Poste ŝi metas la teleron en la teler-lavilon kaj ŝi vestas sin por iri al laboro.

Ŝi veturas per biciklo 10 minutojn kaj ŝi alvenas al laboro je la naŭa matene. Núria estas bibliotekisto kaj ŝi laboras pri malnovaj libroj en grava biblioteko de advokatoj en Barcelono. Ŝi laboras ĝis la unua posttagmeze. Fininte laboron, ŝi reiras hejmen por tagmanĝi. Tagmanĝinte ŝi tagdormas tridek minutojn.

Posttagmeze, ŝi faras plurajn ŝatokupojn: legi, studi, naĝi, promeni, fari kunvenojn, kaj tiel plu. Kutime ŝi kolazionas frukton je la sesa kaj duono aŭ sepa posttagmeze. Ĉiuĵaŭde ŝi iras al la klaso de esperanto. Ŝi preskaŭ ĉiam vespermanĝas hejme sed, de tempo al tempo, ŝi rekontas siajn amikojn por vespermanĝi en drinkejo. Vespermanĝinte, ŝi rigardas “Drakpilko”-n en televidilo. Poste, ŝi legas retpoŝtojn. Ŝi enlitiĝas je la dek unua kaj duono. Enlitiĝonte, si legas libron.

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà Els camps necessaris estan marcats amb *