Esperanto-lernantoj en Francio prezentas sin

Saluton! Mi nomiĝas Kristof kaj mi estas tridek-du-jara. Mi instruas Esperanton al du grupoj: unua en Tuluzo kaj alia en Albio.

Ili komencis lerni en novembro kaj deziras konatiĝi kun aliaj lernantoj. Mi petis al ili, ke ili prezentu sin en mallongaj tekstoj. Jen la rezulto de ilia laboro!

Se ankaŭ vi deziras konatiĝi kun ni, ne hezitu fari same! Ni legos vin kun plezuro 🙂

Grupo de Tuluzo

Giorgio

Saluton! Mi estas Giorgio! Mi estas studento de lingvistiko en la Universitato de Tuluzo. Mi partoprenas en la programo Erasmus kaj mi loĝos en Francio ĝis majo, poste mi reiros al Italio.

Mi multe ŝatas vojaĝi, lerni aliajn lingvojn, aŭskulti muzikon kaj mi ankaŭ ŝatas literaturon kaj kinon.

Mi lernas Esperanton ĉar mi estas tre scivolema pri la lingvoj kaj interalie pri “aparta lingvo” kiel Esperanto. Mia patro la unuan fojon parolis al mi pri Esperanto kaj ĉiam mi estis scivolema pri “kiel ĝi funkcias”.

Mi esperas, ke ni baldaŭ renkontiĝos. Ĝis!

Béatrice

Saluton, mi nomiĝas Béatrice. Mi estas francino. Nuntempe, mi estas senlabora.

Mi ŝatas legi, skribi, spekti dokumentajn filmojn kaj televid-seriojn, iri al kinejo kaj babili kun amikoj. Mi ŝatas iri al teatro, vojaĝi kaj malkovri.

Mi malŝatas spekti sporton, kaj tekno-muzikon.

Mi lernas Esperanton por lerni lingvon, babili kun eksterlandanoj kaj malkovri kulturojn. Mi ŝatas ankaŭ la Esperanto-filozofion.

Céline

Mi nomiĝas Céline, mi estas dek-ses-jara kaj loĝas en Colomiers, apud Tuluzo.
Mi ŝatas legi kaj “cosplay” (kostumojn). Mi faras “cosplay” de la personaĵoj de la mangao “Fairy tail”. Mi malŝatas insektojn!

Mi lernas Esperanton por vojaĝi pli facile.

Françoise

Mi nomiĝas Françoise. Mi estas kvindek-tri-jara kaj mi loĝas apud Tuluzo, en Ramonville-Saint-Agne. Mi laboras kiel instruistino. Mi okupiĝas pri handikapitaj lernantoj.

Mi ŝatas iri al kinejo, ekskursi en la montaro, aŭskulti muzikon. Mi havas du infanojn, kiuj estas dudek-sep- kaj dudek-kvin-jaraj. Mi deziras lerni Esperanton ĉar mia koramiko estas esperantisto. Mi volas paroli kun eksterlandanoj dum la kongresoj kaj la festivaloj. Mi ŝatas Esperanton kaj ĝian filozofion.

Grupo de Albi

Cathy

Mi nomiĝas Cathy. Mi estas emeritino. Mi estas sesdek-du jara. Mi loĝas en farmo kun miaj tri hundoj, kaj kokoj. Mi ankaŭ zorgas pri azeno.

Mi malŝatas sklavistojn, maljustaĵojn, diktatorojn kaj religiajn integristojn. Mi ŝatas naturon, legadon, kaj paroli kun geamikoj kaj vojaĝi. Mi vizitis tridek landojn. Mi lernas Esperanton por interŝanĝi dum miaj venontaj vojaĝoj.
Mi amas Esperanton ĉar gi ne apartenas al ŝtato. Esperanto estas grava humanisma ideo.

Vincent

Mi nomiĝas Vincent. Mi loĝas en Albi kiu estas urbeto sudokcidente de Francio. Mi havas tridek ok jarojn. Mi edziĝis kaj havas du filinojn. Mi studas flegadon kaj baldaŭ mi estos flegisto. Mi eklernis Esperanton kiam mi havis dudek jarojn, kaj mi neniam forgesis ĝin ĉar ĝi estas belaĵo kvankam mi ne uzas ĝin ofte.

Éric

Mi nomiĝas Eriko. Mi estas kvardek-kvar-jara. Mi logas en Albio, urbo en la sudokcidento de Francio apud Tuluzo. Mi estas arto-instruisto.
Mi serĉas amikojn en la mondo. Mi lernas Esperanton ĉar mi ŝatas paco-gebatalantojn.

René

Mi nomiĝas René (oni esperante diras Renato). Mi estas sesdek-kvar-jara kaj emerito jam de naŭ jaroj. Mi jam lernis esperanton rete kaj ankaŭ per kurso dum unu jaro.

Mi ŝatas legi kaj promeni. Mi interesiĝas pri diversaj homaj aktivaĵoj kaj pro tio partoprenas plurajn asociojn.

Mi ŝatas lerni Esperanton por la plezuro aŭdi kaj paroli tiun lingvon, kiu ŝajnas bela al mi, por la ebleco interŝanĝi kun aliaj esperantistoj de la tuta mondo.

2 thoughts on “Esperanto-lernantoj en Francio prezentas sin

  1. Jaume

    Saluton! Mi havas demandon por Cathy. Ĉu vi ne zorgas pri viaj hundoj? Vi diras ke vi “zorgas pri azeno”, sed vi ne diras nenion pri viaj hundoj… Dankon pro la respondo!

    Reply
  2. Cathy

    Mi ne zorgas pri miaj hundoj ĉar miaj hundoj zorgas pri mi. Du naskiĝis hejme kaj la tria estas ilia patrino, kiu alvenis hejmen kiam ŝi havis tri monatojn. Ili estas Ajrvala terhundo, estas la kvina generacio, kiu vivas kun mi. Ili estas miaj plej bonaj geamikoj, ili estas veremaj kal mi amas ilin.

    Cû vi havas hundon aŭ alian beston?

    Reply

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà Els camps necessaris estan marcats amb *