Fabelo

La koloro de la larmoj

Josep Estruch Traité

Kiam li alvenis hejme kaj vidis la parkitan aŭton antaŭ la domo tuj divenis kion okazis. De longe li tion atendis. Pro tio, sensurprize, li malfermis la pordon kaj eniris hejmen preskaŭ malrapide por gajni tempon. Li rapide rigardis al la breto kaj vidis ĉion en ordo. Tio trankviligis la kaŝitan dubon kiu li havis. Li iris ĝis la manĝejo kaj trovis ŝin preparanta la valizojn. «Mi foriras», ŝi diris. «Ĉio jam finiĝis.» Ŝia voĉo estis seka, dura, oni povus trovi en ĝi postkoleran tonon sub klopodo por ĝin kontroli. Li ne respondis. De antaŭ kelkaj tagoj oni jam ĉion diris kaj tiu momento alvenis ankoraŭ tro malrapide. Li rigardis ŝin, senpasie, kaj ŝi legis en liaj okuloj ĉiujn konversaciojn, ĉiujn riproĉojn kaj ĉiujn miskomprenojn amasigitajn dum tiom da jaroj. Tio doloris al ŝi kaj konvinkis ŝin pri tio kion ŝi decidis.

Li faris refleksan geston por helpi ŝin kun la valizoj, sed tuj haltis kaj iris al la kuirejo kun la intenco prepari iom da tagmanĝo. Li revenis denove nenion farinta kaj supreniris la ŝtuparon por iri al la studĉambro. Sidiĝis sur brakseĝo kaj izoliĝis de la mondo. Mense li faris generalan reviziadon de ĉio kion ambaŭ kune vivis. Sed ĝi estis elektema reviziado, li tion rimarkis kaj konscie kaŝis. Li memoris la disputojn unu poste la alia. Kaj preterlasis senpune la scenojn kiuj ilin unuigis, teneraj, gajaj, el arda amo kaj reciproka komprenpovo. Li kaŝis ilin al si kaj tiel aldonis pli da pezo al la nigra telero de la pesilo sen agnoski sian cinikecon.

Li aŭdis bruon ĉe la strato. Ĝi estis ŝia aŭto. «Ŝi jam foriras», li pensis kaj malsupreniris por adiaŭi ŝin. Tio ne estis prikalkulita ago, sed nur simpla reflekso el pura kaj formala ĝentileco, nepra. Ŝi jam havis la valizojn en la kofro. Ŝi eniris hejmen denove kaj promenis la rigardon sur la ĉambro por kontroli ĉu ŝi ion forgesis. Senvole ŝi haltis siajn okulojn ĉe la botelo sur la breto kaj ŝi faris la geston kvazaŭ por movi sin. Li retropaŝis por lasi ŝin pasi sed profitis la ambiguon de la movo por sin intermeti en la vojo de la botelo. Ŝi trapasis la ĉambron kaj supreniris al la etaĝo. De la teretaĝo oni aŭdis ŝiajn paŝojn kiuj trairis ĉiujn ĉambrojn. Ŝi malsupreniris denove, rapide sed sendecide. Ambaŭ sin alrigardis al la okuloj kaj momente revivis la kunsentitajn rememorojn de multaj intimaj momentoj de aliaj tempoj. Sed tuj ili ekkonsciis pri la diferenco de siaj malsimilaj vidpunktoj pri la samaj aĵoj. Ne necesis diri ion. Ambaŭ konsciis ke ili estis ĝuste je la sama distanco unu de la alia.

«Mi foriras», ŝi repetis. Ne volis diri «adiaŭ» al li, sed nur ĉi tion: «Mi foriras». Oni ne vere sciis kian geston ŝi farus al li ĉar ŝi eĉ ne ĝin komencis. Sed li ĝin rimarkis kaj ŝi sentis sin denuncita, senvestigita. Ŝi sin turnis kaj eliris al la strato subite. Eniris en la aŭton kaj fermis la pordon. «Kial mi ne amas lin?», ŝi pensis kun la manoj en la stirilo. Eble tio estis nur retorika demando, sed ŝi timis la respondon. Sur la portalo li atendis ke la aŭto ekforis kaj la bruo de la motoro perdiĝis en la strato antaŭ ol fermi la pordon. Li eltenis la manon en la seruro longan tempon. Lia menso estis malplena kaj obstine luktis por cele malpermesi ke la pensoj aperu klare. Fine, li lasis fali la manon kaj sin turnis.

Tiam li ĵetis sin sur la sofon kaj ploris amare kaj senkonsole. Kiam la singultoj komencis moderiĝi, li sidiĝis kaj sekigis siajn larmojn. Li prenis la larmojn kiam ili falis kaj ilin forviŝis per sia silka naztuko. Poste, antaŭ ol la sekvanta larmo falis, li ĝin metis kun la aliaj en la botelon de la breto, rondan kiel bulo kaj kun mallonga kaj mallarĝa kolo. Kiam li finis purigi la lastan larmon, li prenis la botelon kaj ĝin relokis, sola sur la breto. Tie, ene de la blovita vitro, la larmoj, ĉiuj akumulitaj ploro sur ploro, fine kvietiĝis de la singultoj per elasta oscilado de ondoj. Ili brilis kun tiom da nuancoj, ke plaĉis al li ilin rigardi, hodiaŭ el unu angulo, morgaŭ el alia, laŭ lia animstato. Kelkfoje la larmoj lumis je la matena blueco de la ĝojo, aliaj fojoj je la viola ŝveleco de la tristeco, aŭ je tia lakta kaj nebulita koloro de la sopirado.

Li etendis la manon por movi iomete la botelon. Ŝajnis al li vidi intrigantan brilon kvazaŭ verdiriga klareco kiu devigis lin senpripense rememori la famon de la krokodiloj. Tio returnis lin al la realo de la destino kaj ekbruligis en li malamon kaj senpripensemon. Li prenis la botelon, alproksimigis ĝian kolon al la lipoj kaj trinkis seninterrompe ĉiujn larmojn kiujn li gardis de tiom da jaroj. Tuj li sentis en la stomako mildan varmecon kiu nepercepteble fariĝis la plej akra rankoro. Li tordiĝis tenante la ventron kun kuntiritaj fingroj, malfermis la buŝon kvazaŭ sufokita fiŝo, liaj okuloj preskaŭ saltis el la okulkavoj, kaj li falis inerta sur la sofo. Iom post iom li ĉesis barakti kaj, malrapide glitanta, falis etendite sur la planko, seka de larmoj kaj senanima.

Post ne tro longa momento la aŭto haltis denove sur la strato. Ŝi eliris kaj marŝis kvazaŭ hastema kvazaŭ ŝi ion forgesis. Ŝi malfermis la pordon de la domo preskaŭ subite kaj faris kelkajn paŝojn enen. Al ŝi eskapis sufokitan krion. Antaŭe ŝi pensis ŝajnigi tian krion, sed ĝi eliris spontane, senkontrole. Ŝi kaŭriĝis, prenis lian manon kaj kontrolis lian pulson. Li ne havis pulson. Ŝi vidis la botelon tie, renversita, malplena, sed ne volis ĝin tuŝi. Ŝi prenis la telefonon kaj vokis. Frue oni aŭdis alproksimiĝantan sirenon. La pordo estis malfermita kaj la agentoj eniris sen sonori. Post ili, la flegistoj alportis brankardon.

Ŝi eltenis la demandojn kiu ili faris al li, per teniĝo klopode serena, digna pozo, kaj atendis ĝis ĉiuj foriris kaj forportis la korpon. Tiam ŝi eliris al la strato kaj denove enportis la valizojn. Poste ŝi iris parkumi la aŭton. Revene, la tago jam malheliĝis. Ŝi dubis nur momenton, iris al la telefono kaj denove vokis. Ŝi malŝaltis malrapide kaj al ŝi eskapis entenata rideto. Poste ŝi aranĝis la tablon por vespermanĝi. Por du.

 

 

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà Els camps necessaris estan marcats amb *