Karaj lernantoj,
Morgaŭ mi ekflugos, kaj kion mi plej domaĝos estos ne daŭrigi la kurson kun vi. Kiom da bonaj momentoj ni pasigis!
Tamen, restu atentaj al kontakto de Farri, ĉar povus aperi nova instruisto. Sukceson en via lernado kaj ĉion bonan! 😀
Karaj lernantoj,
Morgaŭ mi ekflugos, kaj kion mi plej domaĝos estos ne daŭrigi la kurson kun vi. Kiom da bonaj momentoj ni pasigis!
Tamen, restu atentaj al kontakto de Farri, ĉar povus aperi nova instruisto. Sukceson en via lernado kaj ĉion bonan! 😀
ABOCO kaj NUMEROJ
Rememoro de aboco kaj numeroj (cedilo, kvo, uo, duobla vo, ikso, ipsilono, streko, substreko, punkto, heliko); proponu krei kodon por literumo (A de Andoro, Bo de Barato…)
KORPOPARTOJ
Rememoro de korpopartoj: duope listigas memoratajn nomojn, dum mi skribas verbojn sur la tabulo; poste donas ordonojn unu al aliaj
AGOJ
LEGEKZERCO: Saniga gimnastiko de Shen Junru
Disdonu la tekston Saniga gimnastiko de Shen Junru. Legu la enkondukon laŭte. Poste, unuope aŭ duope devas studi almenaŭ unu el la movoj, serĉi nekonatajn vortojn en vortaro, kaj prezenti ĝin antaŭ la klaso.
Diktu ekzemploj:
“Levu la dekstran brakon kaj etendu ĝin rekte ĝis la alto de la ŝultroj. Fleksu la antaŭbrakon kaj metu vian manon malantaŭ la orelo. Turnu la maldekstran manplaton eksteren. Disigu la kruron kaj metu la maldekstran manon inter la genuoj.”
Duope, ili skribas gimnastikan ordonon kaj poste diras ne gestante al la klaso, kiu devas obei. Se ili bone lertas, povas fari rondon de ordonoj. Kiu eraras, restas for.
Kiam li alvenis hejme kaj vidis la parkitan aŭton antaŭ la domo tuj divenis kion okazis. De longe li tion atendis. Pro tio, sensurprize, li malfermis la pordon kaj eniris hejmen preskaŭ malrapide por gajni tempon. Li rapide rigardis al la breto kaj vidis ĉion en ordo. Tio trankviligis la kaŝitan dubon kiu li havis. Li iris ĝis la manĝejo kaj trovis ŝin preparanta la valizojn. «Mi foriras», ŝi diris. «Ĉio jam finiĝis.» Ŝia voĉo estis seka, dura, oni povus trovi en ĝi postkoleran tonon sub klopodo por ĝin kontroli. Li ne respondis. De antaŭ kelkaj tagoj oni jam ĉion diris kaj tiu momento alvenis ankoraŭ tro malrapide. Li rigardis ŝin, senpasie, kaj ŝi legis en liaj okuloj ĉiujn konversaciojn, ĉiujn riproĉojn kaj ĉiujn miskomprenojn amasigitajn dum tiom da jaroj. Tio doloris al ŝi kaj konvinkis ŝin pri tio kion ŝi decidis. Continue reading