Karaj litovaj amikoj studantaj Esperanton,
Estas du aferoj kiujn ni kunhavas kaj kiuj proksimigas nin: la espero ke, sen bezono forlasi niajn proprajn lingvojn, ekzistu alia lingvo kiu estu ponto inter ĉiuj kulturoj en la mondo, tio estas, Esperanto; kaj la espero ke la projekto de unuigita Europo liberigu nin de la premanta imperiismo de niaj najbaraj ŝtatoj.
Ni, la katalunoj, nun ekkomencis la vojon al la sendependeco, kiun vi jam atingis antaŭ pli ol dudek jaroj. Eble baldaŭ ni kune konstruos ĉi tiun Europon pli demokratian kaj liberan kiun ni deziras.
Mi scias ke en ĉi tiu unua kontakto kiun ni havis, ni ne havos multon komunan. Sed malgraŭ tio, ne forgesu skribi al mi pri ajna afero por konversacii kaj praktiki Esperanton.
Mi sendas al vi foton de la plaĝo de mia urbo.
Estu feliĉaj