La proverbo de la semajno:
Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan
Laŭ via peto, jen ankaŭ la poemo kiun mi legis:
Kongresa runo
De Kalman Kalocsay
Vokas voĉ’ de Väinemöinen,
vibras vok’ en vaga vento
kaj ĝin muĝas malproksimaj
montoj, maroj murmurantaj.
La potenca praa patro
de la kantoj karesantaj,
la bravulo kun la brila
balaanta blanka barbo
kaj ĉe l’ koro kun kantelo
kies kordoj sorĉe sonas,
ravon semas vekiĝinta.
Vigle, veke, varbe vokas,
logas li al land’ de l’ lagoj
festi kun la filoj frate.