Saluton al ĉiuj! Mi estas Karlo. Mi estas el Barcelono kaj ankaŭ loĝas ĉi tie. Mi aĝas sesdek unu jarojn kaj estas emerito. La tuta tempo por ludi!!!!!!
Mi kredas je la proverbo “Koniĝu vin mem” kaj kion mi plej amas tio estas flui tra ekspansiantaj statoj de konscio per “interaktiva medito”, sola kaj eĉ pli kun iu amiko; kaj poste, skribi pri ĉi tiuj spertoj. Ĝi sonas scienco-fikcia, ĉu ne? Ha, ha, ha!
Esperanto interesas multe min kaj, mi ankoraŭ ne scias eĉ kial, sed mia freneza revo estas traduki al Esperanto iujn tekstojn, kiujn mi tre amas. Ĉiuj diras ke ĉi tio estas tre, tre malfacila.
Nune, por komenci, sciante neniom, mi ludas entuziasme por pligrandigi malgrandan vortaron Esperanton-Katalunan, tradukante al la kataluna du aliajn malgrandajn vortarojn Esperantajn-Hispanajn, kaj aldonante ilin al la unua. Sed poste… mi bezonos Katalunan-Esperantan vortaron! Tio finos neniam!!!!!! Ha, ha, ha!
Do, bonan sorton por ĉiuj!
Nun mia demando estas por Giorgio: Ĉu vi ŝatus paroli al mi iomete pri via “mi estis scivolema pri kiel ĝi funkcias”?… aŭ alie, pri tio ajn kion vi preferas.
Amike.
Karlo
Prezento de Karlo
Leave a reply