Daily Archives: 17 març 2012

Prezento de Belo

MI PREZENTAS MIN (IsaBEL)

Mia nomo estas ISABEL, sed miaj esperantaj amikoj nomas min: BELO.
Mi naskiĝis kaj loĝas en BARCELONO, do, mi estas katalunino.
Mi aĝas kvin-dek kvar jarojn (nur ĝis la unua de aprilo -mia naskiĝotago-).
Nun, mi estas senlabora sed antaŭe mi laboris en banko; mi estis administranto tri-dek du jarojn.
Mi havas aŭton sed, kutime, mi veturas per subfervojo (en la urbo).
Mi komencis lerni esperanton la lastan novembron ĉar mi amas ĉiujn homojn kaj mi estas tre babilema.
Mi ŝatas spektaklojn, tial kelkfoje mi ludas teatraĵojn.
Mi ankaŭ ŝatas popolajn dancojn sed mi ĉiam preferos: KINON

Mia demando estas por CÉLINE:

Saluton, kara estonta amikino.
ĈU VI KONKURSIS IAM PRI “cosplay”?

la 9an de junio en Tuluzo : trapasu la novajn esperanto-ekzamenojn!

sabate 9an de junio 2012 en Tuluzo, en la komumuma salono Barcelono, vihavos la eblon trapasi skriban ekzamenon pri Esperanto, en unu el la tri ekzistantaj niveloj.

Tiu ekzamensesio estos kunorganizita de UEA kaj la hungara instituto ITK samtempe en pluraj urboj en la mondo (ghis nun : Francio, Rusio, Germanio, Svisio, Italio, Finnlando, Danio, Svedio, Japanio kaj Meksiko).

Legu plu ĉi tie.

Prezento de Karlo

Saluton al ĉiuj! Mi estas Karlo. Mi estas el Barcelono kaj ankaŭ loĝas ĉi tie. Mi aĝas sesdek unu jarojn kaj estas emerito. La tuta tempo por ludi!!!!!!
Mi kredas je la proverbo “Koniĝu vin mem” kaj kion mi plej amas tio estas flui tra ekspansiantaj statoj de konscio per “interaktiva medito”, sola kaj eĉ pli kun iu amiko; kaj poste, skribi pri ĉi tiuj spertoj. Ĝi sonas scienco-fikcia, ĉu ne? Ha, ha, ha!
Esperanto interesas multe min kaj, mi ankoraŭ ne scias eĉ kial, sed mia freneza revo estas traduki al Esperanto iujn tekstojn, kiujn mi tre amas. Ĉiuj diras ke ĉi tio estas tre, tre malfacila.
Nune, por komenci, sciante neniom, mi ludas entuziasme por pligrandigi malgrandan vortaron Esperanton-Katalunan, tradukante al la kataluna du aliajn malgrandajn vortarojn Esperantajn-Hispanajn, kaj aldonante ilin al la unua. Sed poste… mi bezonos Katalunan-Esperantan vortaron! Tio finos neniam!!!!!! Ha, ha, ha!
Do, bonan sorton por ĉiuj!
Nun mia demando estas por Giorgio: Ĉu vi ŝatus paroli al mi iomete pri via “mi estis scivolema pri kiel ĝi funkcias”?… aŭ alie, pri tio ajn kion vi preferas.
Amike.
Karlo