Prezento de Rubeno

RubenoSaluton, samideanoj el Tuluzo kaj Albio!

Mi nomiĝas Rubeno kaj instruas la elementan klason en la Barcelona sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio. Mi kaj miaj lernantoj bonvenigas vin!

Mi aĝas tridek sep jarojn kaj laboras plentempe por la kataluna registaro. Mi estas konsilanto por instruistoj en publikaj lernejoj, ĉefe pri instruado de enmigrintaj infanoj. Ankaŭ, mi liveras prilingvajn kursojn por instruistoj. Mi amas mian laboron, kvankam malfacila, sed ofte sentas min kulpa ĉar pro ĝi mi ne dediĉas pli da tempo al mia Esperanto-kurso.

Mi havas demandon por Kristof: kia vi opinias la rolon de gramatiko en Esperanto-kursoj: ĉu pli aŭ malpli grava ol gramatiko en instruado de naciaj lingvoj?

One thought on “Prezento de Rubeno

  1. Kristof

    Saluton Rubeno!
    Laŭ mi, gramatiko estas same grava en ĉiuj lingvoj. En Esperanto, la gramatiko havas la avantaĝon esti pli travidebla ol en aliaj lingvoj. Tio ebligas pli rapidan malkovron de la reguloj per observado. Oni uzu tiun avantaĝon.

    Reply

Deixa un comentari

L'adreça electrònica no es publicarà Els camps necessaris estan marcats amb *