Daily Archives: 4 març 2012

Prezento de Saioa

Saluton! Mi estas kontenta legi viajn prezentojn! Mi nomiĝas Saioa. Mi estas dudek-sek-jara kaj loĝas en Barcelono kun mia patrino, miaj gefratoj kaj nia katino. Mi studis Historion kaj nun mi ne havas laboron sed studas Klasikan Filologion en la Universitato de Barcelono. Mi amas la grekan lingvon kaj Grekion. Mi ŝatas lerni lingvojn kaj mi volas lerni Esperanton ĉar mi pensas ke ĝi estas tre bona ilo por la socia emancipo kaj la liberigo de la homo.

Mi havas demandon por Vincent: Kial vi eklernis Esperanton kaj kial nun reprenas la klason de Esperanto post tiom da jaroj?

Mia prezento (Jaume)

Saluton. Mi nomiĝas Jaume (mi ne scias kiel mi nomiĝas en esperanto, Jaumo? Jakobo). Mi estas profesoro pri informadiko, kaj laboras en la universitato en Barcelono.

Mi ŝatas legi, skribi, babili kum geamikoj, renkonti geesperantistojn kaj marŝi en la monto kun mia hundo.

Prezento de Dolors

Saluton! Mi nomiĝas Dolors, mi havas kvindek-sep jarojn, loĝas en Barcelona kaj laboras kiel flegistino en hospitalo. Mi lernas esperanton ĉar ŝatas Esperantan filozofion.
Mi ŝatas legi, ekskursi en la montaro, iri al teatro kaj kinejo, promeni, revi kaj ankaŭ tre ŝatas vojaĝi.
Mi havas demandon por Françoise: kian genron de filmojn vi preferas?
Salutojn por la tuta lernantaro.
Dolors

Memprezento de Núria

Saluton al ĉiuj!

Mi nomiĝas Núria en la kataluna lingvo sed oni skribas ĝin Nuria en esperanto. Mi aĝas dudek naŭ jarojn kaj loĝas en Sant Antoni, kvartalo de Barcelono.

Mi estas bibliotekisto. Nun mi laboras pri maljunaj libroj en grava biblioteko de advokatoj en Barcelono. Mi ankaŭ laboras memvole ĉiun sabaton pri infanoj en asocio de mia kvartalo kiu nomiĝas Esplai Totikap. Mi komencis tie kiam mi havis deksep jarojn.

Mi studas la italan lingvon ĉar mi volas loĝi unu jaron en Florenco. Mi amas legi librojn kaj manĝi ĉokoladajn biskvitojn. Mi veturas per biciklo en la urbo kutime. Mi havas  grandan hundon kiu nomiĝas Angelito (Anĝeletoj en esperanto).

Mi lernas esperanton ĉar mi amas ĝian filozofion kaj mi pensas ke ĝi estas bona ideo por interfratigi la homaron. Mi ankaŭ pensas ke esperanto sonas komike.

Ĝis revido

Mi havas demandon por Cathy: Kiujn landojn vi vizitis? Kiujn landojn vi plej amas?

 

 

Prezento de Rubeno

RubenoSaluton, samideanoj el Tuluzo kaj Albio!

Mi nomiĝas Rubeno kaj instruas la elementan klason en la Barcelona sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio. Mi kaj miaj lernantoj bonvenigas vin!

Mi aĝas tridek sep jarojn kaj laboras plentempe por la kataluna registaro. Mi estas konsilanto por instruistoj en publikaj lernejoj, ĉefe pri instruado de enmigrintaj infanoj. Ankaŭ, mi liveras prilingvajn kursojn por instruistoj. Mi amas mian laboron, kvankam malfacila, sed ofte sentas min kulpa ĉar pro ĝi mi ne dediĉas pli da tempo al mia Esperanto-kurso.

Mi havas demandon por Kristof: kia vi opinias la rolon de gramatiko en Esperanto-kursoj: ĉu pli aŭ malpli grava ol gramatiko en instruado de naciaj lingvoj?