Daily Archives: 21 febrer 2012

Internacia Esperanta renkontiĝo sur la Pireneoj

Krokodila Renkontiĝo okazos de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio). Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas printempe kiam la 1-a de majo trafas mardon aŭ ĵaŭdon, tiel ebligante longan 4-tagan semajnofinon.

Ĝi okazos en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo. La temo de ĉi-jara KR estas «alternativoj».

Legu plu ĉi tie: Krokodila Renkontiĝo

Esperanto-lernantoj en Francio prezentas sin

Saluton! Mi nomiĝas Kristof kaj mi estas tridek-du-jara. Mi instruas Esperanton al du grupoj: unua en Tuluzo kaj alia en Albio.

Ili komencis lerni en novembro kaj deziras konatiĝi kun aliaj lernantoj. Mi petis al ili, ke ili prezentu sin en mallongaj tekstoj. Jen la rezulto de ilia laboro!

Se ankaŭ vi deziras konatiĝi kun ni, ne hezitu fari same! Ni legos vin kun plezuro 🙂

Continue reading