Monthly Archives: desembre 2011

10a leciono 22/12/11

Nuksoj els fruits secs en general

Juglandoj anous,     migdaloj ametlles,

akaĵuoj anacards, ternuksoj cacahuets

Kukoj (generala vorton)

Pulvorkukoj polvorons

Ĉocolada biskuito

kokoso coco

Nugato torró

Kokosnugato turró de coco

Vafloj neules

Marcipano massapà

Cataluna pasto-supo sopa de galets

Viando carn

Kanelonioj canelons

Mantukoj toballons

Trinki      –       Drinki

Manĝi     –      Frandi llaminejar, llepolejar

Mi frandas formaĝon

Frandaĵo llaminadura

Dolcaĵo llaminadura

Rubeno instruas poemon

nur (adverbi)     només, solament

verso vers

– Kiom da versoj estas en unu strofo?

– Estas kvar

UNUAJ AGORDOJ

Unu belon havas homo

Dum la vivo tiu tera,

Amikeco ĝia nomo

Amikeco kora, vera.

Dum la vivo tiu tera

De l’ feliĉo kresku floroj,

Amikeco kora, vera

Ĉiam regu en la koroj.

De l’ feliĉo kresku floroj

Dum la tuta vivo nia,

Ĉiam regu en la koroj

Am’ por vivo harmonia.

Dum la tuta vivo nia

Kresku l’ arbo de l’ espero,

Am’ por vivo harmonia

Floru ĉiam sur la tero.

Kresku l’ arbo de l’ espero,

Unu sento la plejbela

Floru ĉiam sur la tero

Amikeco, plejfidela.

Unu sento la plejbela,

Amikeco ĝia nomo,

Amikeco plejfidela

Estas belo de la homo

1912, Stanislaw KOROLCZYL (ESKA)

Viruso virus

Ŝe havas virusojn

Kanto cançó

Rekantaĵo tornada de la cançó

Julkantoj cançons de Nadal

La ŝtipo el tió

Ĉi tiu kanto

 

ĈEESTU FIDULOJ

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj,

Ho venu, ho venu al Betleĥem’.

Vidu naskitan reĝon de l’anĝeloj.

Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor’.

Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo,

kaj tamen naskita el virgulin’.

Jen Dio vera, Die generita!

Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor’.

Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l’ santktuloj,

Jubile ekkantu, laŭdate Lin:

“Gloro al Dio en supera alto”

Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor’.

Do ame ni danku al la Dia bebo,

Pro kies naskiĝo solenas ni.

Vorto eterna nun fariĝis karno.

Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru,
Alkuru, ni adoru la reĝon de glor’.

FELIĈAN KRISTNASKON KAJ NOVJARON!!!

Hejmtaskoj por la 22a de Decembro

Saluton al ĉiuj!

Kiel vi scias, vi devas afiŝi al la blogo la protokolojn de ĉiuj niaj antaŭaj klasoj. Jen la listo de komisiitoj kaj lecionoj:

  1. Cezaro: naŭa leciono (15a de decembro)
  2. Karen: sepa leciono (24a de novembro)
  3. Ĵaŭme: sesa leciono (17a de novembro) kaj unua (13a de oktobro)
  4. Maŭro: kvina leciono (10a de novembro)
  5. Núria: kvara leciono (3a de novembro)
  6. Aidan: tria leciono (27a de oktobro)
  7. Karlo: dua leciono (20a de oktobro)

Ne nur eltranĉu kaj algluu, sed ankaŭ provu uzi ĉiujn eblecojn de la redaktilo, laŭ la modelo de la oka leciono: kursivo, grasaj literoj, substrekoj

Bonan laboron!

Klaso de la 15a de decembro (9a leciono)

9a leciono, 15/12/2011

– Kiu volas fari la protokolon de la klaso? -Quí vol fer el resum / les actes de la classe?

Mezurunuoj de tempo

  • 60 minutojn = 1 horo
  • 24 horoj = 1 tago
  • 28-31 tagoj = 1 monato
  • 12 monatoj = 1 jaro

-Kiom da minutoj havas unu horo?

-Havas sesdek minutojn.

Monatoj de la jaro

Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro (la unua en majusklo)

Adjektivoj

“Marto” komenciĝas per la litero ‘m’ kaj finiĝas per la ‘o’.

– La jaro per kiu monato komenciĝas / finiĝas?

– Per Januaro / Decembro

– Januaro / Decembro  estas la unua / lasta monato.   (-a: adjektivo)

Unua estas adjektivo, unuo estas substantivo kai unu estas numeraloAdjektivoj finiĝas per la litero a.

Kioma monato estas Januaro / Februaro / Marto / Aprilo … Decembro? -“Quin mes es el gener?”

– La unua / dua / tria / kvara … lasta.

– Kiom da monatoj havas la jaro? -” Quants mesos te l’any?”

– La jaro havas dekdu monatojn.

Aĝo kaj ordo

– Kiom da jaroj vi havas?

– Mi havas (aĝas) tridek jarojn.

– Kioma estas via naskiĝotago?

– Mia naskiĝotago estas la deknaŭa de Januaro.

– Kies naskiĝotago estas la unua / dua / tria ?

– La de Ŝaviero

– Kies naskiĝotago sekvas / Kiu sekvas?

– Kiu estas la plej juna el la klaso?

Datoj

La 25 de Decembro: Kristnasko

Feliĉan Kristnaskon!

La unua de Januaro: Nova Jaro

– Feliĉan Novan Jaron!

Naskiĝotago:

– Kion oni kantas en naskiĝotago?

♪ ♫ Bondezirojn al vi, bondezirojn al vi, en la dato naskiĝa bondezirojn al vi. ♬ ♫

Klaso 1a de decembro (8a leciono)

Jen la notoj de nia lasta klaso:

Veni estas verbo

Tablo estas substantivo

krokodil’i < krokodil’o
vetur’i > vetur’il’o
telefon’i < telefon’o

Kiu vorto derivas de kiu vorto?

La viŝilo / la citrono agacas la dentojn

Mi soifas.
Mi bezonas akvon.
Serĉu; en la bretaro estas akvo.
Bonvolu, prenu la skatolon.
Ĝi havas vinon, koca-kolaon, muskatvinon, glasojn
Ni havas multajn trinkaĵojn.
Mi volas trinki.

Ĉu vi amas vinon? Ĉu vi preferas (pli amas) vinon aŭ kolaon?

Mi ŝatas vinon (esperanto evolucionat) vs. Mi amas vinon. “Ŝati honoron pli ol monon, ŝati sian vivon pli ol honoron”; “malŝati la konsilon de instruisto”. Comparar amb apreci/aprezi, disdegni.

Mi plej amas vinon
Mi malplej amas kafon

Kiujn trinkaĵojn (vi) amas?
Mi amas [kafon [kun lakto] kaj bieron] vs. Mi amas [kafon [kun lakto kaj biero]]

Trinkaĵoj:
Akvo, vino, muskatvino, ĉampano, koka-kolao, biero, rumo, kafo, teo, oranĝosuko, pomsuko, ananasosuko, absinto, lakto, vermuto, limonado, pomvino, ciperlakto, brandoj, vinbrando, grenbrando, tritikbrando, maizbrando, hordeobrando / viskio, juniperbrando

Mi trinkas vinon

Li drinkas

Kies trinkaĵoj estas tiuj?

Mi rajtas donaci ilin (la trinkaĵojn)

Kion ni faru?

Ĉu ni trinku / lotumu / rezervu ilin por Kristnasko?

PROVERBO: Bona vino al la fino